de Viktor Pelevin. Sorcxisto Ignato kaj homoj © Copyright Victor Pelevin La fabeleto Je la 4-an de majo 1912 al sorcxisto Ignato alvenis kiel gasto la ortodoksa pastro Arsenikumo. Dum Ignato klopodis kun samovaro, elmetis mielkukojn, la gasto purigis la nazon cxe vestpendilo, longe demetis la galosxojn, sinkrucis kaj ekspiris. Poste li sidigxis sur la randon de tabureto, eltiris el sub pastrvestajxo la rugxan kartonan tekon, malfermis gxin kaj familiare diris al Ignato: - Rigardu nu, kion mi verkacxis! - Estas interese, - diris Ignato, prenante la unuan folion, - cxu lauxte legi? - Tute ne! - ektimigite eksiblis la pastro. - Sensone! Ignato komencis legi: Diroj de Sankta Feoktisto - "Ho, homoj! - diris Sankta Feoktisto, skuante la nodhavan pilgrimbastonon. - Kristo sinaperigis por mi, tio vere okazis. Li ordonis ke mi elvenu al vi kaj pardonpetu. Nenio ja sukcesis". - Ha, ha, ha! - ekridis Ignato, sed mem pensis: "Tio ne senintenca estas". Tamen neniel reagis.
|